Kolektiva puno

Etna purigado: Amasa forpelo de poloj en 1939

Kolektiva puno estas punado de grupo da homoj pro la konduto de unu aŭ pliaj individuoj, ofte senrespekte de la faktoj, ĉu aŭ ĉu ne ekzistas rekta kontakto inter la punotoj kaj la "punendaj", aŭ ia kontrolo de ties agadoj.

Kolektiva puno regule okazas en tempoj de milito kaj armita konflikto kaj ofte rezultigis terurajn masakrojn.

Kolektiva puno povas okazi en familioj, en lernejoj ... aŭ en enlandaj konfliktoj. - Ĉi tie tamen estu traktata nur la aspekto de kolektiva punado en internacia rilato. Tio nepre estas rompo de la internacia juro kaj la Kvara Ĝeneva Konvencio en 1949.

Tiaj sankcioj, kutimaj en la antikveco kaj en la mezepoko, estas nuntempe konsiderataj kiel barbarecaj. La moderna justico ja baziĝas sur la principo de persona respondeco. Kaj la internacia juro metas la kolektivajn punojn en la kategorion de militkrimoj. Neniu povas esti punata pro misaĵoj kiujn li ne faris : eĉ la plej aŭtoritataj reĝimoj agnoskas tiun ĉi principon almenaŭ surpapere.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search